Aziz Sancar
Aspekto
Aziz SANCAR - prononco laŭ sistemo IFA [aˈziz ˈsandʒaɾ] (naskiĝis la 8-an de septembro 1946 en Savur, Provinco Mardin, Turkio) estas turk-usona biokemiisto, molekula biologo kaj genetikisto, specialiĝanta pri DNA-riparo, la ĉela ciklo kaj la biologia horloĝo [1][2]. En 2015 al li estis premiita la Nobel-premio pri Kemio kune kun Tomas Lindahl kaj Paul Modrich "por la mekanismaj studoj de DNA-riparo" [3][4].
Li ankaŭ estas la kunfondinto de la Aziz kaj Gwen Sancar Foundation kiu estas neprofitcela organizaĵo kiu laboras por antaŭenigi turkan kulturon kaj subteni turkajn studentojn en Usono [5].
Li estas Membro de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj (2005).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aziz Sancar | Biography, Facts, & Nobel Prize (4 September 2024).
- ↑ Aziz Sancar. UNC School of Medicine. Arkivita el la originalo je May 4, 2015. Alirita December 5, 2015 .
- ↑ Broad, William J., "Nobel Prize in Chemistry Awarded to Tomas Lindahl, Paul Modrich and Aziz Sancar for DNA Studies", 7 October 2015.
- ↑ Staff. "THE NOBEL PRIZE IN CHEMISTRY 2015 – DNA repair – providing chemical stability for life", Nobel Prize, 7 October 2015.
- ↑ "The Aziz & Gwen Sancar Foundation – Carolina Türk Evi – Turkish House, NC". carolinaturkevi.org. Altirita la 7an de oktobro 2015.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo of the Aziz & Gwen Sancar Foundation
- Aziz Sancar ĉe Nobelprize.org
|
|Aziz Sancar]]