Saltu al enhavo

Proklizaĵo kaj enklizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvistiko, proklizaĵoj[1] kaj enklizaĵoj[2] (aŭ, alternative, proklitikoj[3] kaj enklitikoj,[4] nefake ankaŭ nomataj apogvortoj, devene de la greka vorto ἐγκλιτικόν enklitikón, "sin apoganta vorto", kiu per la afikso προ, antaŭ, povas esti variigata al vorto προκλητικόν, proklitikón) estas morfemoj, kiuj havas la sintaksajn karakterojn de vortoj, kiuj tamen dependas fonologie sur aliajn vortojn aŭ sintagmojn. Proklizaĵo dependas de vorto(j) post ĝi, dum enklizaĵo dependas de vorto(j) antaŭ ĝi.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Enklizaĵoj kaj proklizaĵoj estas morfemoj, sed ili ne estas prozodie sendependaj.

Ili diferencas de alispecaj morfemoj jene:

  • Ordinaraj vortoj estas kaj sintakse vorteca kaj fonologie vorteca (sendependa de aliaj vortoj). Pro- kaj enklizaĵoj ne estas fonologie vortecaj, nur sintakse vortecaj.
  • Afiksoj estas morfemoj, kiuj estas nek sintakse nek fonologie vorteca; fonologie, ili dependas de nur unu vorto. Sintakse, pro- kaj enklizaĵoj funkcias kiel vortoj. Fonologie, tiuj morfemoj povas dependi de plurvortaj sintagmoj, ne nur unu vorto.

Jen tabelo de la diversaj eblaj trajtoj de morfemoj:

Morfemo Sintaksa vorteco Fonologia vorteco
Ordinara vorto Jes Jes
Afikso Ne Ne
Pro-/enklizaĵo Jes Ne

Sintaksa funkcio

[redakti | redakti fonton]

Proklizaĵoj kaj enklizaĵoj povas havi ajnan gramatikan kategorion, sed ili estas, plej ofte, pronomoj, determinantoj, prepoziciojpostpozicioj.

Ortografio

[redakti | redakti fonton]

Ortografie, klizaĵoj povas esti prezentataj diversmaniere:

  • Kiel apartaj vortoj
  • Kun speciala interpunkcio, ekz. angla ’s “de”, “estas”, “havas”, franca
  • Kiel afiksoj: ekz. latina -que “kaj”

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

En la ĉi-subaj ekzemploj, la simbolo = markas la limon de enklizaĵoj aŭ proklizaĵoj, se la ortografio ne uzas spacetojn por apartigi ilin.

Latinidaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En latino ekzistas la enklizaĵo -que “kaj”:

Latino
senātus populus=que rōmānus
senato popolo=kaj romia-sg
“romiaj senato kaj popolo”

Notu ke la adjektivo rōmanus restas gramatike singulara.

En latinidaj lingvoj, personaj akuzativaj pronomoj estas kelkfoje analizata kiel proklizaĵoj aŭ enklizaĵoj:

La hispana
dá=me=lo
donu=min=ĝin
“donu ĝin al mi”

Ĝermanaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En la angla ekzistas la posesiva enklizaĵo ’s, kiu povas havi kiel predikaton plurvortan sintagmon, malsimile al veraj sufiksoj:

La angla
the queen of England=’s crown
la reĝino de Anglio=poss krono
“la krono de la reĝino de Anglio”

Artefaritaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

En Volapuko, pronomoj estas enklizaĵoj, kaj oni esprimas pronomojn kaj demandojn per la enklizaĵo -li:

Volapuko
Löf=ob=li?
amas=mi=ĉu?
“Ĉu mi amas?”

"Mezklizaĵoj"

[redakti | redakti fonton]

Tamen, malgraŭ tiu teorio ke "klizaĵo" apogas sin al antaŭa aŭ posta vortero, fakte en iuj lingvoj ankaŭ estas "klizaĵoj" meze de vorto, kiuj do apogas sin kaj al la antaŭa kaj la posta vortero. Ekzemplo estas la litova lingvo, kie ekzemple užsakyti signifas mendi (el por kaj sakyti diri), sed se oni fakte volas uzi la signifon "mendi" oni diras užsisakyti kun refleksiva "klizaĵo" meze de la vorto, do kvazaŭ "sin mendi" aŭ "mendi por si".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]