Kloro
Kloro aŭ ĥloro estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cl kaj atomnumero 17[1].
- Atompezo: 35,453 (Cl2)
- Kemia serio: halogeno, ne-metaloido
- Normala stato: gaso ĉe 298 K
- Specifa pezo 1,56 (–33,6 °C), likva
- Bolpunkto: –33,04 °C
- Fandpunkto: –101,5 °C
- Malkovrinto: Carl Wilhelm Scheele
Kloro estas flavet-verda gaso. kiu kombiniĝas kun preskaŭ ĉiuj elementoj. Ĝi ne estas trovebla en libera stato en la naturo, sed estas ordinare trovebla kiel natria klorido (NaCl - ordinara salo). Tiele estas du stabilaj izotopoj: 35Cl (74%) kaj 37Cl (26%).
Ĝi estas irita gaso por la spirovojoj.
Tokseco
[redakti | redakti fonton]La gaso iritas mukozajn membranojn kaj la likvo bruligas la haŭton. Nur 3,5 ppm (ppm= partoj en miliono da partoj) detekteblas per odoro, kaj 1 000 ppm povas esti fatalaj post kelkaj enspiroj. Oni ĝin uzis kiel milit-gason en 1915.
Kloro atakas la spiran sistemon, okulojn kaj haŭton[2] Ĉar ĝi estas pli densa ol aero, ĝi tendencas akumuliĝi ĉe la fundo de malbone ventolitaj spacoj. Klorgaso estas forta oksidanto, kiu povas reagi kun brulemaj materialoj[3][4].
Kombinaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Alila klorido
- Amonia heksakloro-fosfato
- Cianogena klorido
- Dukloramino
- Dusulfura duklorido
- Fosfora triklorido
- Kloramino
- Klorata acido
- Klorida acido
- Klorido
- Klorita acido
- Metano-sulfonila klorido
- Metila trikloroacetato
- Natria heksaklorofosfato
- Perklorata acido
- Poliklorizita bifenilo (PKB)
- Sulfura duklorido
- Sulfurila klorido
- Tiofosforila klorido
- Tionila klorido
- Trikloramino
- Trikloretileno (TKE)
- Trikloro-metano sulfonata acido
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The National Institute for Occupational Safety and Health 1994b[1]. (angle)
- ↑ Faktoj pri kloro (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-04-12 .
- ↑ Chlorine MSDS (angle) (1997-10-23). Arkivita el la originalo je 2007-09-26.
- ↑ NOAA Office of Response and Restoration, US GOV Chlorine (Kloro) (angle). noaa.gov. Arkivita el la originalo je 2015-10-15. Alirita 2015-08-25 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Izotopoj de kloro
- Kemio
- Perioda tabelo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Silvino
|