Saltu al enhavo

Ŭalasa fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŭalasa fruktokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Ŭalasa fruktokolombo P. wallacii
Ptilinopus wallacii
(Gray, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ŭalasa fruktokolomboValasa fruktokolombo (Ptilinopus wallacii) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Ptilinopus de ĉirkaŭ 50 fruktokolomboj, kiuj vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. La nomo omaĝas la britan naturscienciston Alfred Russel Wallace. Ĝi estas granda, longvosta fruktokolombo 24–28 cm longa kiu estis priskribita kiel "unu el la plej belaj" fruktokolomboj.[1] La frunto kaj krono estas svage purpuraj, la malsupra vizaĝo kaj gorĝo estas blankaj, kaj la cetero de la kapo, brusto, kolo kaj supra dorso estas pale bluecgrizaj. La flugiloj kaj malsupra dorso estas verdaj kaj la ventro estas oranĝa, apartigita de la brusto per blanka bendo. Ambaŭ seksoj aspektas similaj, sed inoj havas malpli ampleksan ruĝon sur la kapo kaj verdecan nuancon al siaj grizaj partoj.

Ĝi estas endemia de Indonezio kaj troviĝas en internaj ĉeriveraj kaj marbordaj arbaroj en Malgrandaj Sundaj Insuloj, Molukoj, Aru Insuloj kaj foje en sudokcidenta Nov-Gvineo. Ilia dieto konsistas de malgrandaj fruktoj kaj beroj. Nestoj estas faritaj el bastonetoj en branĉoj kaj la nura observita nesto estis farita en Novembro. Ofta ĝis modere ofta tra plimulto de sia teritorio, tiu specio estas taksita kiel Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Ŭalasa fruktokolombo estis dekomence priskribita kiel Ptilonopus Wallacii (neĝusta literumado de Ptilinopus) fare de la angla ornitologo George Robert Gray en 1858 surbaze de specimenoj el la insuloj Aru akiritaj de la brita natursciencisto Alfred Russel Wallace.[2] La genronomo devenas el la vortoj de la antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia nomo wallacii estas omaĝo al Alfred Wallace.[3] La Ŭalasa fruktokolombo estas la oficiala ordinara nomo deklarita de la International Ornithologists' Union.[4] Aliaj ordinaraj nomoj por la specio estas Valasa verda fruktokolombo, orfrunta fruktokolombo, flavfrunta fruktokolombo, orŝultra fruktokolombo, kaj skarlatkrona fruktokolombo.[5] Ĝi ne havas subspeciojn.[4]

La Ŭalasa fruktokolombo estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj de kolomboj de la fruktokolomba genro Ptilinopus, kiu vivas tra Sudorienta Azio kaj Oceanio.[4] Studo de 2014 pri mitokondria kaj nuklea DNA fare de Alice Cibois kaj kolegoj trovis, ke la Ornamita fruktokolombo estas plej proksime rilata al la Orfrunta fruktokolombo. La sama studo trovis ankaŭ, ke tiuj du specioj estas krome fratoj (la plej proksimaj parencoj) de la Ŭalasa fruktokolombo. Tiuj tri specioj estas frataj siavice al la Rozperla fruktokolombo kaj tiuj kvar specioj siavice estas frataj al la Grizkapa fruktokolombo. Tiu grupo de kvin specioj estas frata al klado formita de la Oranĝventra, la Blankkapa, kaj la Klaretbrusta fruktokolomboj. La plej baza specio en la grupo estas la Tanna fruktokolombo. La jena kladogramo montras la rilaton de la Ŭalasa fruktokolombo kun aliaj specioj en sia grupo surbaze de studo de 2014:[6]

grupo tannensis

Tanna fruktokolombo (P. tannensis)





Oranĝventra fruktokolombo (P. iozonus)




Blankkapa fruktokolombo (P. eugeniae)



Klaretbrusta fruktokolombo (P. viridis)






Grizkapa fruktokolombo (P. hyogastrus)




Rozperla fruktokolombo (P. perlatus)




Ŭalasa fruktokolombo (P. wallacii)




Orfrunta fruktokolombo (P. aurantiifrons)



Ornamita fruktokolombo (P. ornatus)








Bildo de 1858.

La fruktokolombo de Wallace estas granda, longvosta fruktkolombo kun longo de 24-28 cm. Ĝi estis priskribita kiel "unu el la plej belaj" fruktokolomboj.[1] La frunto kaj krono estas svage purpuraj, foje etende al la kolo, kaj la malsupra vizaĝo kaj gorĝo estas blankaj. La cetero de la kapo, kolo, brusto, kaj supra dorso estas pale bluecgriza, apartigita de la oranĝa ventromakulo per blanka bendo. La ŝultromakulo estas or-bronza, dum la dorso kaj internaj flugilkovriloj estas bluecgrizaj kun flavaj randoj kiuj donas skvamecan aspekton. La primaraj kaj sekundaraj flugilplumoj estas malhele brilverdaj, ĉi-lastaj havante mallarĝajn flavajn randojn, dum la dorso, pugo kaj supravostaj kovriloj estas flavecverdaj. La flankoj kaj pugo estas miksitaj palflavaj kaj verdaj. La centraj vostoplumoj estas verdaj kun blankeca bendo ĉe la fino, dum la eksteraj estas pli malhelaj kun grizeca bendo. La iriso estas helruĝa kun flava ĝis verda interna ringo, la ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas blueta, kaj la piedoj estas purpurecaj ĝis rozecaj. La beko estas flavverdeca kun pli pala pinto. Inoj estas similaj al maskloj, sed havas verdecan nuancon al la griza koloro sur la kolo kaj brusto kaj malpli intensan oranĝan ventran makulon. Junuloj havas verdan randon sur la krono, flavpintajn verdajn plumojn sur la dorso kaj flugilkovriloj, kaj verdan nuancon sur la brusto kaj mantelo.[1][7]

La Belega fruktokolombo (P. pulchellus) aspektas simile, sed ĝi estas pli malgranda, pli fortika, kaj havas pli mallongan voston, kun purpura anstataŭ blanka bendo, malpli etenda ruĝa koloro en la kapo, kaj oranĝ-flavaj subvostaj kovriloj. La supraj partoj estas tre verdaj. Ankaŭ la Rozkrona fruktokolombo (P. regina) estas simila, sed ĝi estas pli malgranda, pli fortika, kun malpli etenda rozkolora aŭ pale grizec-purpura kronmakulo bordita je flava koloro, palpurpura makulo apartigante la bruston disde la ventron, rust-oranĝaj subvostaj kovriloj, kaj tre flava bendo en la vosto.[1]

Tiu specio estas kutime silentema, sed oni registris ĝin elsendante laŭtan, melankolian uu... uu uu uu, kun la plej longa paŭzo inter la unua ka dua notoj. Ili faras ankaŭ mallongan vuu se estas ekscito. Supozebla tiuspecia kolombo en Tanimbar estis registrita farante ripetitan huuŭ-huŭuu, huuŭ-huŭuu, kun la dua noto iomete pli mallonga kaj pli altatona.[1][7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ŭalasa fruktokolombo troviĝas en la Babar kaj Tanimbaraj Insuloj en la Molukoj, en la insuloj Banda, Kur, Manggur, Taam, Komeer, Bacar, Tual, kaj Kai Kecil en la Malgrandaj Sundaj Insuloj, kaj en Aru. En Nov-Gvineo, nur foje oni registris individuojn en sudokcidento el la rivero Mimika ĝis la rivero Noord, sed oni supozas, ke tiuj estis vagantoj el la insuloj Aru.[1][5]

Tiu specio loĝas en arbaroj de malaltaj teroj proksime de riveroj aŭ la marbordo, kiel manglejoj, arbarbordoj, savano, galeriaj arbaroj, kaj musonaj arbaroj. Oni registris ilin ankaŭ en insuloj en kiu preskaŭ ĉiuj praarbaroj estis anstataŭitaj pere de kultivejoj kaj ŝajne la specio kapablas adaptiĝi al duaranga arbaro. En Kai Besar, oni registris la specion el marnivelo ĝis altaĵoj de 250 m.[1][7]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La Ŭalasa fruktokolombo estas ofte vidita sola aŭ en paroj, kvankam oni supozas, ke ĝi estas sociema fruktokolombo kaj formas arojn de 5–26 birdoj. En Tanimbaro, ĝi estas facile notebla, ofte flugante super ŝoseoj kaj arbarklarejoj aŭ ripoze en maldensaj arboj.[1] Ilia generacia longo (averaĝa aĝo de gepatroj en la nuntempa populacio) estis registrita kiel 3.2 jaroj en 2016.[8]

La specio manĝas malgrandajn fruktojn kaj berojn, plukante tiujn rekte el branĉoj.[1] Ĝi faras malfortan neston el branĉetoj en arbobranĉoj.[7] Unu observita nesto estis farita en novembro.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Gibbs, David. (2001) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World (angle). Pica Press, p. 476–477. ISBN 978-1-8734-0360-0. OCLC 701718514.
  2. Zoological Society of London. (1858) A list of the birds, with descriptions of new species, obtained by Mr. Alfred R. Wallace in the Aru and Ké Islands, Proceedings of the Zoological Society of London (angle). London: Academic Press, p. 185.
  3. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Christopher Helm, p. 322, 406. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. 4,0 4,1 4,2 Pigeons”. doi:10.14344/IOC.ML.12.1. Alirita 2022-01-25.. 
  5. 5,0 5,1 Beehler, Bruce. (2016) Birds of New Guinea: Distribution, Taxonomy, and Systematics (angle). Princeton (Nov-Ĵerzejo): Princeton University Press, p. 81. ISBN 978-1-4008-8071-3. OCLC 936447561.
  6. (2014) “Phylogeny and biogeography of the fruit doves (Aves: Columbidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 70, p. 442–453. doi:10.1016/j.ympev.2013.08.019. Bibkodo:2014MolPE..70..442C. 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 (2020-03-04) “Wallace's Fruit-Dove (Ptilinopus wallacii)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.wafdov1.01. 241204625. Alirita 2022-02-01.. 
  8. BirdLife International (2016). "Ptilinopus wallacii". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22691396A93311251. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691396A93311251.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
  9. (2017) “The dearth of information on the breeding habits of Wallacean birds, and why we should care about it”, BirdingASIA 27, p. 28. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]