Reĝa Mejlo
Aspekto
Reĝa Mejlo | ||
---|---|---|
strato [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Regiono | Skotlando | |
Situo | Edinburgo | |
- koordinatoj | 55° 57′ 2″ N, 3° 11′ 8″ U (mapo)55.950555555556-3.1855555555556Koordinatoj: 55° 57′ 2″ N, 3° 11′ 8″ U (mapo) | |
![]() |
||
Reĝa Mejlo | ||
![]() |
||

La Reĝa Mejlo (angle Royal Mile) estas la plej kutima nomo de serio da stratoj en Edinburgo, kiuj formas la ĉefan akson ene de la plej malnova kvartalo de la urbo.
Kiel montras sia nomo en la angla, la akso longas unu skotan mejlon inter la du simbolaj centroj de la reĝa historio de Skotlando, el la kastelo de Edinburgo (pinte de Castle Rock) ĝis la palaco Holyrood. Laŭlonge de la kurso, la strato sinsekve nomiĝas Castle Esplanade, Castlehill, Lawnmarket, High Street, Canongate, kaj finfine Abbey Strand.
Royal Mile viciĝas inter la plej turismaj stratoj de Edinburgo, samkiel Princes Street en la kvartalo New Town.